Vikidatumoj:Enkonduko

This page is a translated version of the page Wikidata:Introduction and the translation is 92% complete.
Outdated translations are marked like this.

Vikidatumoj (Wikidata) estas libera, kunlabora, multlingva, duaranga datumbazo, kolektanta strukturitajn datumojn por provizi subtenon al Vikipedioj, Vikimedia Komunejo, al aliaj vikioj de la Vikimedia movado, kaj al iu ajn en la mondo.

Kion tio signifas?

Ni pli detale rigardu la enkondukan frazon:

  • Libera. La datumoj en Vikidatumoj estas publikitaj sub libera permesilo, ebligante la reuzon de la datumoj en multaj diversaj scenarioj. Vi rajtas kopii, ŝanĝi, distribui kaj komuniki la datumojn, eĉ por komerca uzo, ĉio sen neceso peti permeson.
  • Kunlabora. La datumoj en Vikidatumoj estas enigitaj kaj ĝisdatigitaj de redaktantoj, kiuj decidas pri reguloj de entenokreado kaj administrado en Vikidatumoj. Ankaŭ robotoj enigas datumojn en Vikidatumoj.
  • Multlingva. Redaktado, prilaboro, traserĉado kaj reuzo de la datumoj estas plene multlingva. Datumoj enigitaj en iu ajn lingvo estas tuj atingeblaj en ĉiuj aliaj lingvoj. Redaktado en iu ajn lingvo estas ebla kaj bonvena.
  • Duaranga datumbazo. Vikidatumoj registras ne nur deklarojn, sed ankaŭ ties fontojn kaj konektojn al aliaj datumbazoj. Tio spegulas la diversecon de havebla sciaro kaj subtenas la nocion de "verkontrolebleco".
  • Kolektanta strukturigitajn datumojn. Alta grado de strukturigita organizado permesas facilan reuzon de datumoj de Vikimediaj projektoj kaj triaj partioj kaj ebligas komputilojn pretigi kaj “kompreni” ĝin.
  • Subteno por Vikimedio-projektoj. Vikidatumoj subtenas Vikipedion per pli facile konserveblaj informkestoj kaj lingvo-ligiloj, tiamaniere malpliigante laboron en Vikipedio kaj plibonigante ties kvaliton. Plibonigo aŭ ĝisdatigo en iu lingvo estas atingeblaj en ĉiuj aliaj lingvoj.
  • Iu ajn en la mondo. Iu ajn povas uzi Vikidatumojn konstrui siajn aplikaĵojn kaj servojn.

Kiel funkcias Vikidatumoj?

 
Tiu diagramo montras la plej gravajn terminojn pri Vikidatumaro.

Wikidata estas centra tenada deponejo kiu povas esti alirita de aliaj, kiel la $vikioj subtenataj de la Vikimedia Fondaĵo. Enhavo ŝarĝita dinamike de Wikidata ne devas esti flegata en ĉiu individua vikia projekto. Ekzemple, statistikoj, datoj, lokoj kaj aliaj kutimaj datumoj povas esti centrigitaj en Vikidatumaro.

La Vikidatuma deponejo

 
Eroj kaj ties datumoj estas interkonektataj.

La Wikidata deponejo konsistas plejparte de eroj, ĉiu el ili havanta etikedon, priskribon kaj ajnan nombron de alternativaj nomoj. Eroj estas unike identigita de Douglas Adams (Q42)-prefikso sekvita de nombro, kiel Douglas Adams (Q42).

Komunikaĵoj priskribas detalitakn karakterizaĵojn de la ero kaj konsistas de nemoveblaĵo kaj valoro. Nemoveblaĵoj en Wikidata havas P sekvita de nombro, kiel kun educated at (P69).

Por persono, vi povas aldoni informeron por specifi kie la homo estis edukita, specifigante valoron por lernejo. Por konstruaĵoj, vi povas asigni geografiajn koordinatajn propraĵojn specifigante valorojn de longitudo kaj latitudo. Propraĵoj ankaŭ povas ligi al eksteraj datumbazoj. Informero, kiu ligas objekton al ekstera datumbazo, kiel aŭtoritata kontroldatumbazo uzata de bibliotekoj kaj arkivoj, nomiĝas 'identigilo. Specialaj Retligiloj ligas eron al responda enhavo en klientaj vikioj, kiel Vikipedio, Vikilibroj aŭ Vikicitaro.

Ĉiu tiu informo povas esti montrita en ajna lingvo, ankaŭ se la datumo originis en malsama lingvo. Kiam aliranta ĉi tiujn valorojn, klientaj vikioj montros la plej ĝisdatan datumon.

Ero Proprecoj Valoroj
Q42 P69 Q691283
Douglas Adams educated at St John's College

Labori je Vikidatumoj

Estas kelkaj manieroj aliri Vikidatumojn uzante enkonstruitajn ilojn, eksterajn ilojn aŭ programajn interfacojn.

  • Wikidata Query kaj Reasonator estas kelkaj el la popularaj iloj por serĉi kaj ekzameni Vikidatumojn. La paĝo iloj havas ampleksan liston de interesaj projektoj esplorendaj.
  • Klientaj vikioj povas aliri datumojn por siaj paĝoj per Lua Scribunto-interfaco. Vi povas preni ĉiujn datumojn sendepende uzante la Vikidata API.

Kie komenci

La Vikidatumaj montrejoj, celitaj por novaj uzantoj, estas la plej bona loko por lerni pli pri Vikidatumoj.

Jen ligiloj por komenci:

Kiel mi povas kontribui?

Antaŭen kaj komencu redakti. Redaktado estas la plej bona maniero lerni pri la strukturo kaj konceptoj de Vikidatumoj. Se vi ŝatus ekkompreni la konceptojn de Vikidatumoj antaŭe, vi eble volas rigardi la helppaĝojn. Se vi havas demandojn, bonvolu noti ilin en la projekta babilejokontaktu la evoluteamon.

Vidu ankaŭ